WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
2 Kronikoj 26
4 - Li agadis bone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro Amacja.
Select
1 - Kaj la tuta Juda popolo prenis Uzijan, kiu havis la aĝon de dek ses jaroj, kaj faris lin reĝo anstataŭ lia patro Amacja.
2 - Li prikonstruis Elaton kaj revenigis ĝin al Judujo, post kiam la reĝo ekdormis kun siaj patroj.
3 - La aĝon de dek ses jaroj havis Uzija, kiam li fariĝis reĝo, kaj kvindek du jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jeĥolja, el Jerusalem.
4 - Li agadis bone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro Amacja.
5 - Li turnadis sin al Dio en la tempo de Zeĥarja, la kompetentulo en Diaj vizioj; kaj en tiu tempo, kiam li turnadis sin al la Eternulo, Dio donadis al li sukceson.
6 - Li eliris kaj militis kontraŭ la Filiŝtoj; li detruis la muregon de Gat, la muregon de Jabne, kaj la muregon de Aŝdod; kaj li konstruis urbojn en la regiono de Aŝdod kaj en Filiŝtujo.
7 - Kaj Dio helpis al li kontraŭ la Filiŝtoj, kaj kontraŭ la Araboj, kiuj loĝis en Gur-Baal, kaj kontraŭ la Meunoj.
8 - Kaj la Amonidoj donis al Uzija donacojn, kaj lia nomo fariĝis fama ĝis la limo de Egiptujo, ĉar li estis tre forta.
9 - Uzija konstruis turojn en Jerusalem super la Pordego Angula, super la Pordego de la Valo, kaj super la angulo, kaj fortikigis ilin.
10 - Li konstruis ankaŭ turojn en la dezerto kaj elhakis multe da putoj, ĉar li havis multe da brutoj sur la malaltaĵo kaj sur la ebenaĵo; li havis ankaŭ terkultivistojn kaj vinberistojn sur la montoj kaj kreskotaŭgaj lokoj, ĉar li estis amanto de la tero.
11 - Uzija havis militistaron, kapablan por bataloj, elirantan en militon per taĉmentoj, laŭ la nombro, kalkulita de la skribisto Jeiel kaj de la inspektisto Maaseja, sub kontrolo de Ĥananja, el la altranguloj de la reĝo.
12 - La tuta nombro de la ĉefoj de patrodomoj, el la bravaj militistoj, estis du mil sescent;
13 - kaj sub ilia regado estis militistaro el tricent sep mil kvincent povantaj fari militon kun batalkapableco, por helpi al la reĝo kontraŭ la malamiko.
14 - Kaj Uzija pretigis por ili, por la tuta militistaro, ŝildojn, lancojn, kaskojn, kirasojn, pafarkojn, kaj ŝtonojn por ŝtonĵetiloj.
15 - Kaj li faris en Jerusalem maŝinojn, elpensitajn de specialistoj, por ke ili troviĝu sur la turoj kaj sur la anguloj, por ĵetadi sagojn kaj grandajn ŝtonojn. Kaj lia nomo fariĝis fama malproksime, ĉar li mirinde aranĝis al si helpon, ĝis li fariĝis potenca.
16 - Sed kiam li fariĝis potenca, lia koro fieriĝis tiel, ke li malboniĝis. Li krimis kontraŭ la Eternulo, lia Dio, kaj li eniris en la templon de la Eternulo, por incensi sur la altaro de incensado.
17 - Kaj eniris post li la pastro Azarja, kaj kun li okdek pastroj de la Eternulo, kuraĝuloj;
18 - kaj ili stariĝis kontraŭ la reĝo Uzija, kaj diris al li: Ne vi, Uzija, devas incensi al la Eternulo, sed incensi devas la pastroj, idoj de Aaron, sanktigitaj; eliru el la sanktejo, ĉar vi faris krimon, kaj tio ne estos por vi honora antaŭ Dio, la Eternulo.
19 - Tiam Uzija ekkoleris, kaj en la mano li tenis incensilon, por incensi. Sed kiam li ekkoleris kontraŭ la pastroj, lepro aperis sur lia frunto, antaŭ la pastroj en la domo de la Eternulo, apud la altaro de incensado.
20 - Kiam sin turnis al li la ĉefpastro Azarja kaj ĉiuj pastroj, ili ekvidis, ke li havas lepron sur la frunto. Kaj ili rapide elkondukis lin de tie, kaj ankaŭ li mem rapidis eliri, ĉar la Eternulo lin frapis.
21 - Kaj la reĝo Uzija restis lepra ĝis la tago de sia morto, kaj li loĝis en izolita domo de leprulo; ĉar li estis forigita for de la domo de la Eternulo. Kaj lia filo Jotam estis ĉefo de la reĝa domo kaj regis la popolon de la lando.
22 - La ceteran historion de Uzija, la unuan kaj la lastan, priskribis la profeto Jesaja, filo de Amoc.
23 - Kaj Uzija ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj sur la kampo de la tomboj de la reĝoj; ĉar oni diris: Li estas leprulo. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Jotam.
2 Kronikoj 26:4
4 / 23
Li agadis bone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro Amacja.
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget